|
|
發表於 2006-6-14 12:04:02
|
顯示全部樓層
Ĉinokte, Dolĉa Sonĝo akompanos min
la 28-a de marto,2006
Mia korpo graciliĝis kaj mia vizaĝo paliĝis tagon post tago. Miaj gepatroj grande maltrankviliĝis pro tio. Ili decidis, ke Yuanyuan restos ĉe ili dumnokte por ke mi bone ripozu.
Komence kelkajn noktojn mi vere ĝuis silenton, liberecon kaj plezuron senliman kiel solulino. Mi nenecese ellitiĝis plurfoje por prepari lakton kaj urinigi mian filineton. Mi povis tradormi la nokton. Sed tiu ĉi situacio ne daŭris longe, ĉar mi komencis sendormecon.
Sendormeco ankaŭ povas fariĝi kutimo kiel la aliaj aĉaj. Se oni faras al si tian kutimon, ili nepre afliktiĝas treege. La fortaĉo de sendormeco estas profunde enradikiĝanta. Se vi suferus de tiu malsano kvazaŭ vi estus volvita de hederoj, laciĝos viaj korpo kaj animo. Antaŭe mi estis alkroĉita de sendormeco por 7—8 jaroj. Mi vizitadis nemalmultajn hospitalojn, multajn famkuracistojn kaj kompreneble prenis abunde da medikamentoj tradicia ĉina aŭ okcidenta. Dum tiu teda periodo, mi preskaŭ tributis mian totalan ŝparaĵon al hopitaloj. Sed ĉio estis vana. Mi neniom resaniĝis, male, la alia malsano Deprimo sekvas post sendormeco. Fakte sendormeco ne estas tiel terura kiel oni imagas, kaj ne tre malutilas al sano. Tamen vere damaĝas sanon esti la negativaj animstatoj kaŭzitaj de sendormeco kiel angoro, melankilio, nervozemo kaj tiel plu.
Pro la malsano mia patrino ekstreme maltrankviliĝis kaj cerbumis helpi min. Ŝi eĉ kredis, kion mlajunuloj diris. Do ŝi ligis ruĝan tukon sur mian litkapon kaj metis feran tranĉilon sub mian kusenon por eviti kaj forigi demonon. Ĉiunokte ŝi akompanis min kaj rakontis historiojn, kiujn ne plaĉas al mi. Fakte tiam nenio interesis min kaj mi jam perdis vivfidon. Mi vivis en pesimismo, eĉ ofte intencis sinmortigi dum tiu nigra periodo. Mia patrino vidis min kuŝi kun fermitaj okuloj. Ŝi naive kredis, ke ŝiaj brilaj rakontoj efikis. Ŝi trankviliĝis kaj tuj eniris sian sonĝon. Baldaŭ ronkado kiel tondro entrudiĝis. Tio por mi estis kvazaŭ la plej akrsona bruo kaj forte batadis miajn delikatajn nervojn. Poste mi rifuzis ŝian bonvolon kaj ne permesis al ŝi akompani min. Dum longegaj noktoj ĉiuj dormis sed mi vekis. Eble eĉ nokto sentis sin soleca kaj petis min resti kun si. Ĝi ne lasu min dolĉe endormiĝi.
Mi edziniĝis kelkaj jaroj poste. La obstina sendormeco ne boniĝis eĉ iom pro mia edziniĝo. Sed Deprimo pli kaj pli serioziĝis. Kuracistoj proponis, ke mi prenu medikamenton dumvive kaj pli bone ne nasku bebon sub tiu ĉi situacio. Pro soifego al bebo, finfine mi perfidis la proponon……. Do mi posedas Yuanyuan——mia nuna etulino.
Depost ŝia naskiĝo, mi zorgeme vartis ŝin. Mi ĝojis je ŝia ĝojo kaj malĝojis je la ŝia. Mi preskaŭ forgesis mian ekziston, kompreneble ignoris la problemon de sendormeco. Strange dum tiu periodo mi neniam sentis, ke endormiĝi estas malfacile. Male, mi ĉiam sentis ne havi sufiĉan tempon por dormi. Tiel sen kuracado resaniĝis mia malsano, kiu suferigis min longatempon.
Ĉifoje sendormeco denove atakis min ĉar mia filineto forestis. Mi jam estas kutiminta dormi ĉe mia filineto. Do mi intencis preni ŝin al mi. Sed mia patrino oponis. Ŝi tiel diris:“La infaneto ĵus alkutimiĝas ĉe ni. Se vi reprenus ŝin, nia klopodo vanas dum tiuj ĉi tagoj. Vidu, la infaneto grasiĝas lastatempe.” Ŝi diris prave. Mi ne plu insistis pri tio. Cetere, vespere mi havas retkurson kaj post leciono mi kutime faris iometan ekzercadon. Tial mi ofte ne enlitiĝas ĝis profunda nokto. Tio ja estas neoprtuna, se mia filineto restas ĉe mi.
La infaneto jam alkutimiĝis al la vivo sen mi. Tamen mi pro ŝia foresto turniĝadis kaj neniel povis endormiĝi. Senpove mi denove ellitiĝis retumi. Mi esperis, ke mi facile endormiĝos laciĝinte de retumado. Sed la sekvo ofte estas, ke mi restis surrete ĝis tagiĝo. Tial, tage mi kuŝis en la lito kvankam mi estis en vekiteco. Mi malvigliĝis kaj malfortiĝis iom post iom. Tiu stato daŭris ĉirkaŭ unu semajnon. Mi plene elĉerpiĝis kaj simple freneziĝis. Do hieraŭ meznokte mi elĉarmbriĝis al miaj gepatroj kaj poste revenis ĉirkaŭprenante mian trezoron!
La etulo dormis tiel profunde kaj dolĉe, ke ŝi eĉ ne vekiĝis de tranklokiĝo. Mi brakumis ŝin per mano kaj per la alia tenis ŝian maneton, aŭskultante ŝian spiradon malrapidan kaj egalritman. Mi ekmalstreĉiĝis. Laca sento leviĝis de la plandoj, tra la kruroj, femuroj kaj la koro, ĝis la kapo. La konfuzega pensaĵo ekmalklariĝis. Laste mi eĉ suksece endormiĝis.
Antaŭe mi ĉiam opiniis, ke infanoj dependas de siaj gepatroj kaj postulas la helpon de la plenkreskuloj. Mi neniam trovis, ke la plenkreskuloj forte postulas kaj ne povas forlasi sian infanon. Relative la gepatroj plimulte donas al la infanoj konkretajn objektojn kiel manĝaĵojn, veston, ludilojn, vivbezonaĵojn ktp, tamen la infanoj treege kontentigas mensbezonon de la plenkreskuloj. Mia filineto ankoraŭ estas plej eminenta kuracistino, ĉar nur ŝi povas min resanigi de sendormeco. Efektive mi ne povas bone vivi sen ŝi.
Ĉinokte kaj ĉiunokte venonte, dolĉa sonĝo akompanos min, ĉar mia filineto estas ĉe mi. Koran dankon, kara mia. |
|